Lingvoj Enhavo Enkonduko

Ĉapitro 1


Skribita en Esperanto aŭ tradukita el la angla en 1988 aŭ 1989. Tajpita al dosiero: 11–13 marto 2014. Eldonita al la TTT: 13 marto 2014.

2. Fundamentoj de etiko

Tuj la fakto, ke la naturo originas de Dio, eĉ iel estas Dio, al ni donas unu el la fundamentoj de etiko: respekto rilate la naturo, rilate la senviva naturo, rilate vegetaĵoj kaj animaloj; respekto al si mem kaj reciproka respekto inter homoj. Konsiderado la bazajn regulojn en la viva naturo ĝi pli klarigos: estas rapida, efika, limigata perforto, kaj ekvilibro.

Ĉiuj animaloj manĝas ĉu vegetaĵojn ĉu animalojn. Ĉiuj animaloj (escepte de la kadavraĵvorantoj, sed ankaŭ tiuj, pere) necesas mortigi por daŭrigi vivadon. Sed leono mortigas rapidege, kaj nur mallonge suferigas. Ĝi turmentas sian kaptaĵan nur en la malofta okazo, ke kaptas kiam ne malsata. Ankaŭ, eĉ leono ne povas mortigi senlime, malgraŭ sia rapido kaj forto: junaj, sanaj animaloj, se ne surprize kaptataj, ofte estas tro rapido ol ĝi. Tiel la ekvilibro malperdiĝas, kaj animaloj kun kaj sen ungegoj povas apude vivadi.

Sed la homo, per la de Dio heredita inteligenteco, endanĝerigas la ekvilibron. Homoj detruas naturon, senlime disvastiĝas, ekstermas tutajn animalspeciojn, forpelas popolojn, klopodas ekstermi popolojn. Ĉio tio la homo faras, ĉar li ne adaptas sian vivimpulson, sian naturan perfortemecon, al la potenco al li de Dio donata.

Animaloj de la sama specio praktikas perforton unu kontraŭ l’alia, kiam defendas teritorion aŭ fiksas rangojn. Sed tiam ordinare ili bezonas nur simbola, sensangan perforton. La homo kontraŭe en tiaj situacioj detruas tutajn urbojn, murdas milojn se ne milionoj da homoj. Modernaj teroraj metodoj estas eĉ pli degenerintaj: homoj eĉ ne koncernaj ĉe la konflikto estas mutilataj aŭ mortigataj en atencoj, aŭ mense difektataj por dumjare ostaĝigado.

La potenco kaj inteligenteco de la homoj lin devigos akcepti du novajn bazajn regulojn: sinlimiĝon, kaj reciprokan respekton. Tio estas la sola maniero de malperdi la ekvilibron, kaj tio devas, ne sole ĉar ĝin Dio surmetis sur ni kiel vivoprincipo, sed ankaŭ pro la porhoma profito.

La homo devas lerni distingi baldaŭajn kaj postajn profitojn. Postdaŭre profitigos nur one praktiki sian potencon. Ekscionte tion, homa eco ĉiam rigardita kia malvirta, nome la egoismo, povos estiĝi virto, ĉar se la homo alcelas sian propran profiton, li alcelas la pacon.


Ĉapitro 1 Ĉapitro 3.1

Aŭtorrajto © 1988, 1989, 2014, R. Harmsen, ĉiuj rajtoj rezervitaj, all rights reserved.