Lingvoj Enhavo Enkonduko


Skribita en Esperanto aŭ tradukita el la angla en 1988 aŭ 1989. Tajpita al dosiero: 3 kaj 6 decembro 2013. Eldonita al la TTT: 11 decembro 2013.

1. La heredaĵo de Dio

Dio vere ekzistas. La naturo estas tiel mirakla, tiel komplika tamen celatinganta, ke malpovas esti malekzistinta estulo pensinta kaj sciinta, kiu ĝin iam projektis. Homaj sciencistoj ne duone sukcesis pervidi tiun projekton, nek kompreni la naturajn leĝojn, iĝon kaj maliĝon de steloj, la kodosistemo genetika de la DNA, la funkciadon de la cerbo, kaj multajn aliajn miraklojn, kelkaj de kiuj estas ankoraŭ malkonataj.

Ĉiu nova malkovraĵo scienca malfaciligas plilonge kredi ke la universo iĝis senprojekte, nur koincidinte. Malpovas ke malestis Projektintulo, Kreintulo.

Dio kreis la universon, sed ne en la hodiaŭa stato. Komence estis sole energio, kaj la naturaj leĝoj. Eble estis ankaŭ materio, sed la komplikeco de ĥemiaj elementoj, de stelsistemoj, steloj, planedoj, kaj de tera vivo, certe ne ekzistis ekde l’ komenco.

Post kiam Dio projektis la universon, kaj kreis energion kaj la naturajn leĝojn, ĝia *) labora estis finita. La dedia projekto estis perfekta, kaj ĉio kio poste estiĝis kaj estiĝos en la universo, potenciale estis en tiu nejammatura kreaĵo.


Dio estas nek homa nek animala. Tial Dio ne havas sekson. Protio Dio ĉi tie estas indikata kiel "ĝi", ne kiel "Li" aŭ "Ŝi". Tio eblas ĉar Esperanto ne konas genrojn, nur seksojn.


La miraklo de la dedia kreado ne estis ke ĝi kreis la universon en la nuna stato, sed ke ĝi kreis la potencialon pro postaj iĝadaĵoj, kaj pro la evoluo kiun malkovradis Darwin. Ĉiu iĝado povis okazadi sen iu neceso de dedia interveno; ĝia tiama projekto sufiĉis.

Ĉi tio ne implicas ke Dio en sia projekto fiksis ĉiun aĵeton. Bazigante sur la naturaj leĝoj de Dio, multtendencaj iĝadoj estas ebla. La respondecon de Dio pri la projekto kaj kreado heredis en tiu frua fazo la kreaĵo mem. La homa animalo, plejtaŭga ĉar estas pere heredintaj la dian eblecon de scii kaj pensi, nun portadas tiun respondecon.

Tio implicas ke la homaro estas heredinta la sanktan devon de plue estigi de kreaĵon de Dio, konformonte al la tiama projekto.


Ĉapitro 2

Aŭtorrajto © 1988, 1989, 2013, R. Harmsen, ĉiuj rajtoj rezervitaj, all rights reserved.