Lingvoj Enhavo Enkonduko

Ĉapitro 2


Skribita en Esperantotradukita el la angla en 1988. Tajpita al dosiero: 22 decembro 2014. Eldonita al la TTT: 22 decembro 2014.

3. Praktika etiko

3.1. La homo kaj la cetera naturo

3.1.1. Naskiĝlimigo

La homo, la plej sukcesinta animalo, venkadis la mondon, sed nu estas tempo pro libervole retroadi. Laŭ la dedia priekvilibra leĝo la homo rajtas uzadi nur limitaj partoj de l’ tero, kiam la cetera tero devas resti disponebla al aliaj specoj. Ĉar ni ne volas fidi al milito, malsatado, medimalpurigado, kaj malsaneco kiel homarmalmultigilo, la unika restante elekto estas la naskiĝlimigo.

Estas tragika fakto ke multaj religioj ĝin malakceptas. La oftaŭdata argumento ke estas kontraŭnatura interveni en la homa reproduktado, preteratentas la fakton ke la homo supervenkis siajn naturajn limojn. Certe estas kontraŭnatura la naskiĝlimigo, sed tamen necesa pro returni la homon al la naturo. Naskiĝlimigo ne estas kontraŭ la volo de Dio, sed estas morala devo, sur ni surmetita de Dio.

Malmultigita homa estado sur tero kompreneble ne solvus tuj ĉiujn problemojn; sed ĝi certe plifaciligos atingi solvojn. Medimalpurigado kaj energimanko povus venkiĝi per jamnunaj konataj teknologioj. Estus vasto por sovaĝaj animaloj kaj por praarbaregoj, tamen samtempe la tero sufiĉe produktus manĝeblaĵojn, ĉarpent- kaj brullignon, alkoholon kiel aŭtoveturigilon, kaj tiel plu.

Kvankam la fincelo estu tre drasta malmultigado de la homa loĝantaro, ni diru ĝis milmilionoj aŭ eĉ pli malmultaj homoj en la tuta mundo, [tiel] rapida reduktado estigus tro multaj problemoj. La ekvilibro inter aĝgrupoj perdiĝus, socialaj asekuraj sistemoj tro premiĝus, kaj kie socialan asekuron organizas la familioj anstataŭ registraro, [tiel] malfacilaĵojn netolereblajn estiĝus.

Pro tio la redukto devos esti malrapida kaj iompostioma, kaj la riĉaj landoj devos asisti la pli malriĉajn pri ĝi. Ankaŭ saĝa estus konstrui tiucelajn rezervajn kapitalojn por la estonteco.

Neniuj homoj estu devigota redukti la kiomo de siaj idoj, estu sole konvinkota, ĝis li ekkonscios la profiton por si mem, kaj por siaj idoj.

3.1.2. La homo kaj aliaj animaloj

Kvankam ne malbona, ne necesas esti vegetarano. Manĝi animalon ne estas principe diferenca ol manĝi planton: ambaŭe vivo estas detruita. Estas sorto de ĉiu animalo, la homo inkluzive, vivi malprofite al alia vivaĵo. Ĉi tiu sorto, kombinata kun la preskaŭ absoluta potenco, kion ni havas super animaloj, surmetas sur ni gravan respondecon.

Tio signifas ke brutaro decas povi vivi en cirkonstancoj almenaŭ simila al sia natura vivmaniero. La modernaj, rendimentaj, industriaj brutbredistada metodoj estas tute malakceptebla. Animaloj decas doniĝi okazon de digne vivi, kaj se tio plikostigas viandon, ni devos pagi tiun monon.

Brutoj povas esti buĉataj nur kun la kiel ebla plej malmulta agonio kaj doloro. Mortigado fiŝojn per sufokado estas tro malrapida, kaj tial malakceptebla. Fiŝhoki, nur kiel tempopasigilo, sen intenco de mortigi kaj manĝi la fiŝon, estas sensenca kruelaĵo. Mortigado bestojn, nur por sia pelto malakceptebla. Tamen ledo el haŭto de besto ankaŭ manĝata akceptiĝas.

Bovbataloj, kokojbataloj, hondojbataloj [tiel] kaj ĉiuj aliaj tiaj kruelaĵoj estas kontraŭmoralaj.

Vivsekcon evitu plejeble. Ĝi estas permesinda nur se la rezultoj estas tre gravega, kaj ĝi ne estus akirebla alimaniere.


Ĉapitro 2 Ĉapitroj 3.2 kaj 3.3

Aŭtorrajto © 1988, 2014, R. Harmsen, ĉiuj rajtoj rezervitaj, all rights reserved.