Originalo de L. L. Zamenhof, 1913.

Traduction in interlingua, © april e , per Ruud Harmsen. Considerationes del traductor.
Menu de themas religiose.


Homaranismo

Humanitatanismo

De Dro L. L. Zamenhof. Varsovio (Pollando) Ruslando Per doctor L. L. Zamenhof. Varsovia (Polonia) Russia

Antaŭparolo

Prefacio

La ĉi tie donata Deklaracio prezentas mian politika-religian kredon.

Le Declaration ci donate presenta mi credentia politic-religiose.

Ĉar oni konas min kiel aŭtoron de Esperanto, tial multaj personoj eble identigos la Homaranismon kun Esperanto aŭ kun la tiel nomata «interna ideo de Esperantismo»; tio tamen estus eraro. Dum la esenco de Esperanto estas plena neŭtraleco kaj la esperantisma ideo prezentas nur nedifinitan fratecan senton kaj esperon, kiujn nature naskas la renkontiĝado sur neŭtrala lingva fundamento kaj kiujn ĉiu esperantisto havas plenan rajton, ne sole komentarii al si tiel, kiel li volas, sed eĉ ĝenerale akcepti aŭ ne akcepti ilin – la Homaranismo estas speciala kaj tute difinita politika-religia programo, kiu prezentas mian kredon pure privatan kaj la aliajn esperantistojn tute ne koncernas.

Proque on me cognosce como le autor de esperanto, multe personas forsan identificara le humanitatanismo con esperanto o con le assi appellate idea interne del esperantismo; isto tamen serea un error. Dum le essentia de esperanto es plen neutralitate e le idea esperantistic presenta solo un indefinite sentimento e sperantia fraternal, que naturalmente emana del incontro sur le base del lingua neutral, e cata esperantista habe le plen derecto de interpretar isto in su proprie maniera, e mesmo de generalmente acceptar o non acceptar lo – le humanitatanismo es un programma special politic-religiose, toto definite, que presenta mi credentia purmente private e que non concerne le altere esperantistas del toto.

Mi antaŭvidas tre bone, ke la malamikoj de Esperanto uzos mian deklaracion pri Homaranismo kiel batalilon kontraŭ Esperanto, kaj mian pure personan principaron ili prezentos al la mondo kiel devigan principaron de ĉiuj esperantistoj. Tio estas la kaŭzo, pro kiu mi dum tre longa tempo havis la intencon aŭ tute ne publikigi mian kredon, aŭ publikigi ĝin anonime. Sed mi forĵetis tiun intencon, ĉar mi trovis, ke tio estus nepardoninda senkuraĝeco. Tamen, por tute liberigi la esperantistojn de ĉia suspektebla solidareco kun miaj privataj politikaj kaj religiaj konvinkoj, mi dum la oka universala kongreso de Esperanto publike formetis de mi ĉian oficialan rolon en la aferoj de Esperanto.

Io previde multo ben, que le inimicos de esperanto usara mi declaration sur humanitatanismo como arma contra esperanto, e mi principios purmente personal illes presentara al mundo como principios obligatori pro tote le esperantistas. Isto es le ration que longe tempore io habeva le intention, o non publicar mi credentia del toto, o publicar lo anonymemente. Sed io rejectava iste intention, nam mi trovava, que il serea un coardia impardonabile. Tamen, pro totalmente liberar le esperantistas de cata solidaritate suspectabile con mi private convictiones politic e religiose, durante le octesime congresso universal de esperanto, io ha publicamente retirate me de cata rolo official in le affaires de esperanto.

Ne por la celo de propagando mi publikigas nun mian kredon; mi simple deziras, ke miaj amikoj konu mian kredon, por ke ilin ne mirigu mia rilato al tiu aŭ alia politika aŭ religia demando kaj por ke la personoj, kiuj havas la samajn principojn kiel mi, sciu, ke ni estas samprincipanoj.

Non es pro fines propagandistic que io publica mi credo; simple­mente io vole, que mi amicos cognosce mi credo, a fin que non les surprende mi relation con questiones politic o religiose, e a fin que personas qui habe le mesme principios que io, sape que nos es concorde.

L. L. Zamenhof

L. L. Zamenhof

Varsovio, Majo 1913.

Varsovia, maio 1913.


Deklaracio pri Homaranismo

Declaration sur humanitatanismo

Mi estas Homarano; tio signifas, ke mi gvidas min en la vivo per la sekvantaj principoj:

Io es un humanitatano; isto significa, que in le vita io me lassa guidar per le principios sequente:

I.

I.

Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardas kiel unu familion; la dividitecon de la homaro en diversajn reciproke mal­amikajn gentojn kaj gentreligiajn komunumojn mi rigardas kiel unu el la plej grandaj malfeliĉoj, kiu pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo.

Io es un humano, e tote le humanitate io reguarda como un familia; le division del humanitate in diverse gentes e communi­tates ethnic-religiose que es reciprocamente inimic, io reguarda como un del plus grande infelicitates, que tosto o tarde debe disparer, e cuje disparition io debe continuar a stimular, tanto como io pote.

II.

II.

Mi vidas en ĉiu homo nur homon, kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj. Ĉian ofendadon aŭ premadon de homo pro tio, ke li apartenas al alia gento, alia lingvo, alia religio aŭ alia socia klaso ol mi, mi rigardas kiel barbarecon.

Io vide in cata humano solo un humano, e io estima cata humano solo secundo su valor e actos personal. Cata offensa o oppression de un humana con le motivo, que ille appertine a un altere gente, religion o classe social que io, io considera como barbaria.

III.

III.

Mi konscias, ke ĉiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento, sed plene egalrajte al ĉiuj siaj loĝantoj, kian ajn supozatan devenon, lingvon, religion aŭ socian rolon ili havas; la identigadon de la interesoj de lando kun la interesoj de tiu aŭ alia gento aŭ religio kaj la pretekstadon de iaj historiaj rajtoj, kiuj permesas al unu gento en la lando regi super la aliaj gentoj kaj forrifuzi al ili la plej elementan kaj naturan rajton je la patrujo, mi rigardas kiel restaĵon el la tempoj barbaraj, kiam ekzistis nur rajto de pugno kaj glavo.

Io es conscie que cata pais appertine non a un gente, sed plenmente con derectos equal a tote su habitantes, malgrado lor supponite descendentia, lingua, religion o rolo social; identificar le interesses de un pais con le interesses de un gente o religion specific, e pretextar quecunque derectos historic, que permitte un gente in le pais dominar le altere gentes e refusar a illes le derectos elemental e natural al patria, io vide como restos ex tempores barbaric, quando existeva solo le derecto del pugno e spada.

IV.

IV.

Mi konscias, ke ĉiu regno kaj ĉiu provinco devas porti nomon neŭtrale-geografian, sed ne la nomon de ia gento, lingvo aŭ religio, ĉar la gentaj nomoj, kiujn portas ankoraŭ multaj landoj de la malnova mondo, estas la ĉefa kaŭzo, pro kiu la loĝantoj de unu supozata deveno rigardas sin kiel mastrojn super la loĝantoj de alia deveno. Ĝis la tempo, kiam tiuj landoj ricevos nomojn neŭtralajn, mi devas almenaŭ en interparolado kun miaj samprincipanoj nomi tiujn landojn laŭ iliaj ĉefurboj kun aldono de la vortoj «regno», «provinco» k.t.p.

Io es conscie que cata regno e cata provincia debe portar un nomine neutral geographic, sed non le nomine de quecunque gente, lingua o religion, nam le nomines de gentes, que ancora multe paises del vetere mundo porta, es le causa principal pro le qual le habitantes de un supponite descendentia se reguarda como maestros super le habitantes de altere descendentias. Usque le momento que iste paises recipe nomines neutral, io debe, al minus in colloquio con qui condivide mi principios, designar iste paises con le combination de lor capital e le parola ‘regno’ o ‘provincia’ etc.

V.

V.

Mi konscias, ke en sia privata vivo ĉiu homo havas plenan kaj nedisputeblan rajton paroli tiun lingvon aŭ dialekton, kiu estas al li plej agrabla, kaj konfesi tiun religion, kiu plej multe lin kontentigas, sed en komunikiĝado kun homoj de aliaj lingvoj aŭ religioj li devas peni uzi lingvon neŭtralan kaj vivi laŭ etiko kaj moroj neŭtralaj. Mi konscias, ke por samregnanoj kaj samurbanoj la rolon de lingvo neŭtrala povas ludi la lingvo regna aŭ tiu kultura lingvo, kiun parolas la plimulto de la lokaj loĝantoj, sed ke tio devas esti rigardata nur kiel prooportuneca cedo de la malplimulto al la plimulto, sed ne kiel ia humiliga tributo, kiun ŝuldas gentoj mastrataj al gentoj mastrantaj. Mi konscias, ke en tiaj lokoj, kie batalas inter si diversaj gentoj, estas dezirinde, ke en la publikaj institucioj estu uzata lingvo neŭtrale homa, aŭ ke almenaŭ krom la gentlingvaj kulturejoj tie ekzistu ankaŭ specialaj lernejoj kaj kulturaj institucioj kun lingvo neŭtrale-homa, por ke ĉiuj dezirantoj povu ĉerpi kulturon kaj eduki siajn infanojn en senŝovinisma spirito neŭtrale-homa.

Io es conscie que in su vita private, cata humano ha le derecto plen e indiscutibile de parlar le lingua o dialecto que le plus le place, e de professar le religion que le plus le contenta, sed in communication con personas de un altere lingua o religion ille debe essayar usar un lingua neutral e viver secundo un ethica e moral neutral. Io es conscie que pro habitantes del mesme regno o urbe, le rolo de lingua neutral pote esser jocate per le lingua del regno, o le lingua cultural que le majoritate del habitantes local parla. Sed illo debe esser vidite solo como un concession practic del minoritate al majoritate, non como un tributo humiliante debite per le dominates al dominantes. Io es conscie que in locos ubi se batte gentes diverse, il es desirabile usar in institutiones public un lingua neutral, o que al minus in addition al centros cultural de linguas ethnic, il haberea ibi centros de inseniamento e institutiones cultural special, con un lingua neutral, a fin que totes qui lo vole, pote acquirer cultura e inseniar lor infantes in un spirito neutral e libere de chauvinismo.

VI.

VI.

Ĉar mi konscias, ke la reciproka malpaco inter la homoj neniam ĉesos, ĝis la homoj alkutimiĝos starigi la nomon «homo» pli alte, ol la nomon de gento, kaj ĉar la tro nepreciza vorto «popolo» ofte donas kaŭzon al genta ŝovinismo, disputoj kaj malbonuzoj kaj ofte malame dividas inter si la filojn de la sama lando aŭ eĉ de la sama gento, tial je la demando, al kiu popolo mi alkalkulas min, mi respondas: mi estas Homarano; nur tiam, kiam oni demandas min speciale pri mia regno, provinco, lingvo, deveno aŭ religio, mi donas pri tio precizajn respondojn.

Proque io es conscie que le hostilitate reciproc inter humanos nunquam cessara, usque le humanos adopta le costume de mitter le nomine ‘humano’ plus alte que le nomine del gente, e proque le parola tro imprecise ‘populo’ sovente dona causa al chauvinismo, disputas e misuso de gentes, e sovente inimicamente divide le filios del mesme pais o mesmo del mesme gente, ergo al question de que populo io me considera membro, io responde: io es humani­tatano; solo quando on me demanda specificamente super mi regno, provincia, lingua, descendentia o religion, io da super isto responsas precise.

VII.

VII.

Mia patrolando mi nomas tiun landon, en kiu mi naskiĝis; mia hejmlando mi nomas tiun landon, en kiu mi estas konstanta, fikshejma loĝanto. Sed ĉar pro la nedifiniteco de la vorto «lando» la vortoj «patrolando» kaj «hejmlando» estas neprecizaj kaj ofte kaŭzas disputojn kaj malpacon kaj malamike disigas inter si la filojn de la sama terpeco, tial en ĉiuj dubaj okazoj mi evitas tiujn neprecizajn vortojn kaj uzas anstataŭ ili la pli precizajn vortojn «patruja regno», «patruja regiono», «patruja urbo», «hejma regno», «hejma regiono», «hejma urbo».

Mi patria io nomina le pais in que io ha nascite; mi focar io nomina le pais ubi constantemente io habe un domicilio fixe. Sed le parolas ‘pais’, ‘patria’ e ‘focar’ non es precisemente definite, subinde il ha disputas e inimicitates inter le filios de un mesme pecia de terra. Ecce perque in casos de dubita io evita iste parolas imprecise, e io in lor vice: ‘regno patria’, ‘region patria’, ‘urbe patria’, ‘regno focar’, ‘region focar’, ‘urbe focar’.

VIII.

VIII.

Patriotismo mi nomas la servadon al la bono de ĉiuj miaj samhejmanoj, kian ajn devenon, lingvon, religion aŭ socian rolon ili havas. La servadon speciale al la interesoj de unu gento aŭ la malamon kontraŭ alihejmuloj mi neniam devas nomi patriotismo. Mi konscias, ke profunda amo al sia patrujo kaj al sia hejmo estas afero tute natura kaj komuna al ĉiuj homoj, kaj nur nenormalaj eksteraj cirkonstancoj povas paralizi tiun tute naturan senton. Tial se en mia hejmo ĉiuj laboroj estas ekspluatataj por la oportuneco aŭ gloro de unu speciala gento kaj tio paralizas mian entuziasmon por socia laborado aŭ eĉ devigas min revi pri alia hejmlando, mi ne devas malesperi, sed mi devas min konsoli per la kredo, ke la nenormala stato en mia hejmo pli aŭ malpli frue pasos kaj miaj filoj aŭ nepoj plene ĝuos tiun fortigan entuziasmon, kiun en mi paralizis la maljusteco de miaj samhejmanoj.

Patriotismo io nomina servir le bono pro totes qui ha le mesme focar que io, quecunque sia lor descendentia, lingua, religion o rolo social. Specialmente servir le interesses de un gente, o un aversion contra personas con altere focar, nunquam io nominara patriotismo. Io es conscie que un amor profunde pro le patria o focar es un cosa totalmente natural de omne humanos, e que solo circumstantias abnormal externe pote paralysar iste senso natural. Pro isto si in mi focar omne labor es exploitate pro le beneficio o gloria de un gente special, e isto paralysa mi enthusiasmo pro labor social, o mesmo me face soniar sur un altere pais focar, io non debe desperar, sed io debe consolar me per le credo, que le stato abnormal in mi focar plus o minus tosto passara, e mi filios o neptos plenmente gaudera de iste enthusiasmo reinfortiate, que in mi es ora paralysate per le injustitia de les qui anque vive in mi focar.

IX.

IX.

Konsciante, ke lingvo devas esti por la homo ne celo, sed nur rimedo, ne disigilo, sed unuigilo kaj ke la lingva ŝovinismo estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de malamo inter la homoj, mi neniam gentan lingvon aŭ dialekton devas rigardi kiel mian sanktaĵon, kiel ajn mi ĝin amus, nek fari el ĝi mian batalan standardon. Kiam oni min demandas speciale pri mia lingvo gepatra, mi nomas senŝovinisme tiun lingvon aŭ dialekton, en kiu mi en mia infaneco parolis kun miaj gepatroj; kiam oni min demandas speciale pri mia lingvo persona, mi – gvidante min per neniaj ŝovinismaj konsideroj – nomas tiun lingvon, kiun mi persone plej bone posedas aŭ plej volonte uzas; sed kia ajn estas mia lingvo gepatra aŭ persona, mi devas posedi ankaŭ tiun neŭtrale-homan lingvon, kiun miaj samtempuloj uzas por rilatoj intergentaj, por ke mi ne bezonu miakulpe altrudi al aliuloj mian lingvon kaj por ke mi havu moralan rajton deziri, ke aliuloj ne altrudu al mi sian, kaj por ke mi povu sur senŝovinisma bazo servi al la kulturo neŭtrale-homa.

Essente conscie que lingua debe esser pro le humano non scopo, ma solo remedio, que lingua debe non divider ma reunir, e que le chauvinismo linguistic es un del causas principal del odio inter le humanos, io debe nunquam considerar un lingua o dialecto ethnic como mi sanctuario, quantocunque io lo ama, nec facer ex illo mi standardo de combatto. Quando on me demanda specifica­mente que es mi lingua native, io mentiona sin chauvinismo le lingua que in mi infantia io ha parlate con mi parentes; quando on me demanda specificamente que es mi lingua personal, io mentiona – guidate per necun consideration chauvinista – le lingua que personalmente io possede le melio o que io prefere usar; ma qualcunque es mi lingua native o personal, io debe anque posseder le lingua neutral que mi contemporaneos usa pro le communication inter gentes, a fin que io non besonia per mi culpa imponer a alteres mi lingua, e a fin que io ha le derecto moral de exiger de alteres que illes non impone a mi le lore, e a fin que io pote sin base chauvinista servir le cultura human neutral.

X.

X.

Konsciante, ke religio devas esti nur afero de sincera kredo, sed ne ludi la rolon de hereda genta disigilo, mi nomas mia religio nur tiun religion aŭ religianstataŭantan sistemon, je kiu mi efektive kredas. Sed kia ajn estas mia religio, mi konfesas ĝin laŭ neŭtrale-homaj principoj «homaranaj», kiuj konsistas en jeno:

Essente conscie que religion debe esser solo un cosa de credentia sincer, sed non debe jocar un rolo divisive hereditari inter gentes, io appella mi religion solo ille religion o systema que substitue religion, in le qual io effectivemente crede. Sed que­cun­que es mi religion, io confessa lo secundo principios neutral ‘humanitatanista’, le quales consiste in:

a) La plej altan por mi ne kompreneblan Forton, kiu estas la kaŭzo de la kaŭzoj en la mondo materia kaj morala, mi povas nomi per la nomo «Dio» aŭ per alia nomo, sed mi konscias, ke la esencon de tiu Forto ĉiu havas la rajton prezenti al si tiel, kiel diktas al li lia prudento kaj koro aŭ la instruoj de lia eklezio. Neniam mi devas malami, moki aŭ persekuti iun pro tio, ke lia kredo pri Dio estas alia ol mia.

a) Le plus alte Fortia, pro me incomprehensibile, que es le causa del causas in le mundo material e moral, io pote nominar con le nomine ‘Dio’ o con un altere nomine, sed mi es conscie que totes habe le derecto de presentar le essentia de iste Fortia in un maniera, que les prescribe le prudentia e corde o les instrue lor ecclesia. Nunquam io pote odiar, mocar o prosequer alicuno pro­que su credentia in Deo es differente del mie.

b) Mi konscias, ke la esenco de la veraj religiaj ordonoj kuŝas en la koro de ĉiu homo sub la formo de konscienco, kaj ke la ĉefa por ĉiuj homoj deviga principo de tiuj ordonoj estas: agu kun aliuloj tiel, kiel vi dezirus, ke aliuloj agu kun vi; ĉion alian en la religio mi rigardas kiel aldonojn, kiujn ĉiu homo, konforme al sia kredo, havas la rajton rigardi aŭ kiel devigajn por li dirojn de Dio, aŭ kiel komentariojn, kiujn miksite kun legendoj donis al ni diversgentaj grandaj instruintoj de la homaro, kaj kiel morojn, kiuj estas starigitaj de homoj kaj kies plenumado aŭ neplenumado dependas de nia volo.

b) Io es conscie que le essentia del ver preceptos religiose es in le corde de cata homine in le forma del conscientia, e que le pre­cepto principal, pro cata humano compulsori, es: tracta alteres como vos vole mesme esser tractate; toto cetere in religiones io vide como additiones, que cata humano secundo su credentia habe le derecto vider como assertiones de Deo, obligatori pro ille, o como commentarios, que miscite con legendas donas a nos, de diverse gentes, le grande instructiones del humanitate, e como mores establite per humanos, cuje complientia o non-complientia depende de nostre voluntate.

c) Se mi kredas je neniu el la ekzistantaj revelaciaj religioj, mi ne devas resti en iu el ili sole pro motivoj gentaj kaj per mia restado erarigi la homojn pri miaj konvinkoj kaj herede nutri per senfinaj generacioj intergentan disecon, sed mi devas – se la leĝoj de mia lando permesas – malkaŝe kaj oficiale nomi min «liberkreda», ne identigante tamen la liberkredon speciale kun ateismo, sed rezer­vante al mia kredado plenan liberecon. Kiam en mia loĝloko ekzistos komuninterkonsente aranĝita, plenforme organizita sen­genta kaj sendoktrina komunumo de liberkredanoj, al kiu mi povas aliĝi kun plena kontenteco por mia konscienco kaj por la bezonoj de mia koro, tiam – por fiksi fortike kaj precize mian religian neŭtral­econ kaj savi mian posteularon kontraŭ senprogrameco kaj konsekvence kontraŭ refalo en gente-religian ŝovinismon – mi devas aliĝi al tiu liberkreda komunumo tute oficiale kaj heredigeble kaj akcepti por mi ĝian neŭtralan nomon, ĝiajn komunumajn aranĝojn, ĝiajn nedevigajn neŭtrale-homajn festojn kaj morojn, ĝian neŭtrale-homan kalendaron k.t.p.; ĝis tiu tempo mi povas resti oficiale alskribita al tiu religio, en kiu mi naskiĝis, sed mi devas ĉiam aldoni al ĝia nomo la vorton «liberkreda», por montri, ke mi alkalkulas min al ĝi nur provizore, laŭmore kaj administre.

c) Si io crede in necun del religiones revelate existente, io non debe restar in ulle de illos solo pro motivos ethnic, e mi restar confunderea alteres re mi convictiones, e hereditarimente pro­mo­verea le dissension inter generationes futur, sed io debe – si le leges de mi pais permitte lo – aperte- e officialmente appellar me ‘credente libere’, tamen sin identificar le credentia libere special­mente con atheismo, sed reservante a mi credentia plen libertate. Quando in mi vicinitate existera un communitate de credentes libere, voluntarimente formate, pluriforme, non-ethnic e sin doctrina, al qual io pote affiliar me in accordo con mi conscientia e le besonios de mi corde, tunc – pro solide- e precisemente fixar mi neutralitate religiose, e proteger qui vive post me contra dis­orientation e le resultante reversion al chauvinismo ethnic-religiose – io debe affiliar me a iste communitate de credentes libere, toto official- e hereditarimente, e acceptar su nomine neutral, le arran­giamentos del communitate, su festas e mores neutral e non-obligatori, su calendario neutral, etc.; usque iste tempore io pote remaner officialmente inscribite in le religion in le qual io nasceva, sed io debe semper adder a su nomine le expression ‘credentia libere’, pro monstrar que io me considera parte de illo solo provi­sori­mente, quanto al mores e administration.


Originalo de L. L. Zamenhof, 1913

Traduction in interlingua, © april e maio 2019, per Ruud Harmsen.